Esperanto/Frasi interrogative e affermative complesse/Esercizi: differenze tra le versioni

Contenuto cancellato Contenuto aggiunto
Riga 234:
 
 
La knabino, kiu estas dancanta, estas mia kuzino. — Tiu estas la knabino, kiu parolas la francan. — Tiu estas la knabo, kies fratino al mi plaĉas. — Ŝi havas okulojn, kiajn neniu alia (havas). — Marko venis kun sia amiko, sed ties helpo ne plu estis bezonata. — Ĉu estas iu en la kuirejo? — Ĉu vi konas iun, kiu scias ludi la pianon? — Ĉu vi konas iun, kiu povas ludi la pianon? — Ĉu estas iu en la ĝardeno? Ne, estas neniu.— Kion ili faros se neniu ilin helpos? — Ĉu estas io en la mansako? — Estas nenio por manĝi. — Kion vi mangas? Nenion. — Estas iom da pano sur la tablo. — Ĉu mi povas havi iom da pano? — Vi havas multe da pomoj. Ĉu vi povas doni iom daal ili? — Kiom da komputiloj vi havas en via oficejo? — Kiom da vino vi trinkis? — Kiom da glasoj da vino vi trinkis? — Kiam vi alvenis? Ni alvenis hieraŭ. — Kiam mi estis infano , mi ĉiam ploris. — Mi loĝis en Usono kiam mi estis infano. — La vero ĉiam venkas. — Kion vi havis en via mansako kiam la ŝtelisto ĝin ŝtelis? — Ĉu vi estis dormanta kiam Marko vin telefonis? — Kiam mi manĝas tiam mi multe trinkas. — Ŝi estas tiom inteligenta kiom vi. — Mi ne legis tiom da libroj kiom vi. — Mi trinkis tiom da akvo kiom vi. — Marko estas pli alta ol Johano. — Ĉu la angla estas pli facila ol Esperanto? Ne! — Tiuj ŝuoj estas pli kostaj ol tiu mansako. — Viaj ludiloj al mi pli plaĉas ol la miaj. — Mi lavas min antaŭ ol iri al la lernejo. — Li estas la plej juna. — Pado estas la plej longa rivero en Italio. — Li estas tre inteligenta. — Ĉu la lernantoj estas atentaj? Mi ne scias, ĉu ili estas atentaj. — Mi ne scias, ĉu li iros al Milano. — Mi demandos lin, ĉu li iros al Milano. — Mi iris al kuracisto, ĉar mi ne sentis min bone. — Mi akompanis ŝin ĝis ŝia domo. — Al ŝi tre plaĉos iri al kinejo kun vi — Ni iros aŭ kinejon aŭ teatron. — Ni devas iri en lernejon. — Ni eniris en la aŭtomobilon. — Mi vidis ŝin eniri en la vendejon. — De la kuirejo mi eliris el la domo kaj iris en la ĝardenon.— La ŝtelisto kuris ĝis la arbaro, iris en ĝin, kaj tie sin kaŝis. — Mi iris en Romon antaŭ ol en Napolon. — Se mi havos tempon, mi vizitos vin. — Mi iros teatron, se ne pluvos. — Necesas, ke vi iru supren. — Se pluvos mi prenos la ombrelon. — Se mi gajnus en la loterio mi donus al vi la duonon. — Se mi scius ŝian telefonnumeron mi telefonus al ŝi.— Mi venus, se mi povus. — Mi venintus, se mi povintus. — Se iu ŝtelos, estu punita. — Mi pensas, ke en decembro neĝos. — Mi pensas, ke morgaŭ pluvos. — Morgaŭ estos la naskiĝa datreveno de mia onklino. — Ŝi havas ĉirkaŭ dudek kvin jarojn. — La tago konsistas el dudek kvar horoj, ĉiu horo konsistas el sesdek minutoj, ĉiu minuto el sesdek sekundoj. — Kiu tago estas hodiaŭ? Merkredo. — Kiun tagon ni havas hodiaŭ? Merkredon. — Kiu estas la dato hodiaŭ? La sepa de majo. — Kiun daton ni havas hodiaŭ? La sepan de majo. — La printempo komenciĝas la 21- an de marto. — Ŝi estis malsana lundon kaj mardon, do dum du tutaj tagoj. — En la mateno mi kuras. — La matenon mi kuras. — Vendrede mi ne manĝas viandon. — Ŝi revenos nur je la naŭa horo. — Li laboris ĝis la nokto. — Ni revenos post la deka horo. — Li laboras de mateno ĝis vespero. — Jam de tri tagoj pluvas. — Mi havas ion por fari en Napolo kaj revenos ĉi tien nur sabate vespere aŭ dimanĉe matene. — Li venos nur dimanĉe, antaŭe li ne povas. — Mi estis ĉi tie jam tri fojojn. — Aŭ mi iros teatron aŭ mi restos hejme. — Mi havas hejme katon: mi tre amas ĝin. — Mi estos hejme inter la dua kaj tria horoj. — Ekstere pluvas, do mi restos hejme kaj studos. — Se pluvos, restu hejme. — Mi estis tie jam dufoje, nun mi venas triafoje kaj mi esperas veni ankoraŭ multfoje.