Esperanto/Frasi interrogative e affermative complesse/Esercizi: differenze tra le versioni

Contenuto cancellato Contenuto aggiunto
Riga 119:
 
 
Se vi ne povas ĉeesti en Romo, vi havas la eblecon tamen partopreni la kongreson virtuale danke al interreto. — Estas vere mirinde konstati kiel rapide la esperantistoj sukcesis adaptiĝi al interreto kaj utiligi ĝin por Esperanto. — Ĉu vi promesas al mi diri neniun vorton de tio, kion mi nun rakontos al vi? — Mi kredas jam scii tion, kion vi estas dironta al mi. — Mi avertas vin, ke mi ne kredos unu vorton de tio, kion vi estas dironta al mi. — Mi diras al vi tion, kion oni diris al mi. — Kion vi farus, se vi estus en mia loko? — Por vi, mia bona amiko, mi faros tion. — La nokto estis tiel malluma, ke mi nenion povis vidi. — Mi trovis min en la plej profunda mallumo. — Mi estis tro maltrankviligata por bone dormi. — Mi endormiĝis ĉe la tagiĝo kaj pro tio mi vekiĝis nur tre malfrue. — Li forveturis la antaŭan vesperon kaj revenis nur antaŭ unu horo. — Unu horon poste ili revenis al sia hotelo. — Kiam vi estos pli aĝa, vi lernos, ke la homoj ne estas ĉiam tiaj, kiaj ili ŝajnas. — Ŝi lasis min paroli ĝisfine kaj kiam mi finis, ŝi eksplodis pro rido. — « Ridu tiom, kiom vi volas, serĉu laŭplace » diris Marko « mi estas enamiĝinta. » — « Nun » diris Johano al siaj edzino kaj filino « lasu min sola dum momento, mi devas paroli kun tiu sinjoro. » — « Venu, mia amiko » Johano diris al li « mi bezonas paroli kun vi. » — Ŝi provis starigi demandojn al sia edzo, sed tiu sciis nenion alian aŭ volis diri nenion pli. — « Nu, sinjoro » diris Marko lasante sin refali sur sian seĝon « vi ĉion vidis, ĉion aŭdis, kaj restas al mi nenio por sciigi al vi. » — Per aŭtomata movo li malproksimen forĵetis sian cigaredon, kvankam li nur duone fumis ĝin. Esperanto estas moderna internacia lingvo, planita por esti uzata en amikaj homaj interrilatoj. Ĝi ne apartenas al iu nacio kaj ĉiuj povas ĝin uzi egalrajte sen diskriminacio. Ĝi ne celas anstataŭi la naciajn lingvojn, sed funkcii kiel dua lingvo por ĉiuj.