Esperanto/Frasi interrogative e affermative complesse/Esercizi: differenze tra le versioni

Contenuto cancellato Contenuto aggiunto
Riga 118:
La knabino, kiu estas dancanta, estas mia kuzino. — Tiu estas la knabino, kiu parolas la francan. — Tiu estas la knabo, kies fratino al mi plaĉas. — Ŝi havas okulojn, kiajn neniu alia (havas). — Marko venis kun sia amiko, sed ties helpo ne plu estis bezonata. — Ĉu estas iu en la kuirejo? — Ĉu vi konas iun, kiu scipovas ludi la pianon?— Ĉu estas iu en la ĝardeno? Ne, estas neniu.— Kion ili faros se neniu ilin helpos? — Ĉu estas io en la mansako? — Estas nenio por manĝi. — Kion vi mangas? Nenion. — Estas iom da pano sur la tablo. — Ĉu mi povas havi iom da pano? — Vi havas multe da pomoj. Ĉu vi povas doni iom da ili? — Kiom da komputiloj vi havas en via oficejo? — Kiom da vino vi trinkis? — Kiom da glasoj da vino vi trinkis? — Kiam vi alvenis? Ni alvenis hieraŭ. — Kiam mi estis infano , mi ĉiam ploris. — Mi loĝis en Usono kiam mi estis infano. — La vero ĉiam venkas. — Kion vi havis en via mansako kiam la ŝtelisto ĝin ŝtelis? — Ĉu vi estis dormanta kiam Marko vin telefonis? — Kiam mi manĝas tiam mi multe trinkas. — Ŝi estas tiom inteligenta kiom vi. — Mi ne legis tiom da libroj kiom vi. — Mi trinkis tiom da akvo kiom vi. — Marko estas pli alta ol Johano. — Ĉu la angla estas pli facila ol Esperanto? Ne! — Tiuj ŝuoj estas pli kostaj ol tiu mansako. — Viaj ludiloj al mi pli plaĉas ol la miaj. — Mi lavas min antaŭ ol iri al la lernejo. — Li estas la plej juna. — Pado estas la plej longa rivero en Italio. — Li estas tre inteligenta. — Ĉu la lernantoj estas atentaj? Mi ne scias, ĉu ili estas atentaj. — Mi ne scias, ĉu li iros al Milano. — Mi demandos lin, ĉu li iros al Milano. — Mi iris al kuracisto, ĉar mi ne sentis min bone. — Mi akompanis ŝin ĝis ŝia domo. — Al ŝi tre plaĉos iri al kinejo kun vi — Ni iros aŭ kinejon aŭ teatron. — Ni devas iri en lernejon. — Ni eniris en la aŭtomobilon. — Mi vidis ŝin eniri en la vendejon. — De la kuirejo mi eliris el la domo kaj iris en la ĝardenon.— La ŝtelisto kuris ĝis la arbaro, iris en ĝin, kaj tie sin kaŝis. — Mi iris en Romon antaŭ ol en Napolon. — Se mi havos tempon, mi vizitos vin. — Mi iros teatron, se ne pluvos. — Necesas, ke vi iru supren. — Se pluvos mi prenos la ombrelon. — Se mi gajnus en la loterio mi donus al vi la duonon. — Se mi scius ŝian telefonnumeron mi telefonus al ŝi.— Mi venus, se mi povus. — Mi venintus, se mi povintus. — Se iu ŝtelos, estu punita. — Mi pensas, ke en decembro neĝos. — Mi pensas, ke morgaŭ pluvos. — Morgaŭ estos la naskiĝa datreveno de mia onklino. — Ŝi havas ĉirkaŭ dudek kvin jarojn. — La tago konsistas el dudek kvar horoj, ĉiu horo konsistas el sesdek minutoj, ĉiu minuto el sesdek sekundoj. — Kiu tago estas hodiaŭ? Merkredo. — Kiun tagon ni havas hodiaŭ? Merkredon. — Kiu estas la dato hodiaŭ? La sepa de majo. — Kiun daton ni havas hodiaŭ? La sepan de majo. — La printempo komenciĝas la 21- an de marto. — Ŝi estis malsana lundon kaj mardon, do dum du tutaj tagoj. — En la mateno mi kuras. — La matenon mi kuras. — Vendrede mi ne manĝas viandon. — Ŝi revenos nur je la naŭa horo. — Li laboris ĝis la nokto. — Ni revenos post la deka horo. — Li laboras de mateno ĝis vespero. — Jam de tri tagoj pluvas. — Mi havas ion por fari en Napolo kaj revenos ĉi tien nur sabate vespere aŭ dimanĉe matene. — Li venos nur dimanĉe, antaŭe li ne povas. — Mi estis ĉi tie jam tri fojojn. — Aŭ mi iros teatron aŭ mi restos hejme. — Mi havas hejme katon: mi tre amas ĝin. — Mi estos hejme inter la dua kaj tria horoj. — Ekstere pluvas, do mi restos hejme kaj studos. — Se pluvos, restu hejme. — Mi estis tie jam dufoje, nun mi venas triafoje kaj mi esperas veni ankoraŭ multfoje.
 
 
Se vi ne povas ĉeesti en Romo, vi havas la eblecon tamen partopreni la kongreson virtuale danke al interreto. — Estas vere mirinde konstati kiel rapide la esperantistoj sukcesis adaptiĝi al interreto kaj utiligi ĝin por Esperanto. — Ĉu vi promesas al mi diri neniun vorton de tio, kion mi nun rakontos al vi? — Mi kredas jam scii tion, kion vi estas dironta al mi. — Mi avertas vin, ke mi ne kredos unu vorton de tio, kion vi estas dironta al mi. — Mi diras al vi tion, kion oni diris al mi. — Kion vi farus, se vi estus en mia loko? — Por vi, mia bona amiko, mi faros tion. — La nokto estis tiel malluma, ke mi nenion povis vidi. — Mi trovis min en la plej profunda mallumo. — Mi estis tro maltrankviligata por bone dormi. — Mi endormiĝis ĉe la tagiĝo kaj pro tio mi vekiĝis nur tre malfrue. — Li forveturis la antaŭan vesperon kaj revenis nur antaŭ unu horo. — Unu horon poste ili revenis al sia hotelo. — Kiam vi estos pli aĝa, vi lernos, ke la homoj ne estas ĉiam tiaj, kiaj ili ŝajnas. — Ŝi lasis min paroli ĝisfine kaj kiam mi finis, ŝi eksplodis pro rido. — « Ridu tiom, kiom vi volas, serĉu laŭplace » diris Marko « mi estas enamiĝinta. » — « Nun » diris Johano al siaj edzino kaj filino « lasu min sola dum momento, mi devas paroli kun tiu sinjoro. » — « Venu, mia amiko » Johano diris al li « mi bezonas paroli kun vi. » — Ŝi provis starigi demandojn al sia edzo, sed tiu sciis nenion alian aŭ volis diri nenion pli. — « Nu, sinjoro » diris Marko lasante sin refali sur sian seĝon « vi ĉion vidis, ĉion aŭdis, kaj restas al mi nenio por sciigi al vi. » — Per aŭtomata movo li malproksimen forĵetis sian cigaredon, kvankam li nur duone fumis ĝin.