Esperanto/Frasi interrogative e affermative complesse/Esercizi: differenze tra le versioni

Contenuto cancellato Contenuto aggiunto
Nessun oggetto della modifica
Nessun oggetto della modifica
Riga 87:
 
 
Ĉu vi aĉetis la skribilon? — Mi portos al vi kafon. — La katoj estas en la kuirejo. — Ŝi donis al mia frato kaj al mi novan ludilon. — Mi bezonas konsilon. Ĉu vi povas helpi min? — Mi perdis mian pasporton. — Ĉu vi renkontis ŝin hieraŭ? — Marko estas la frato de Johano. — Johano estas la edzo de mia fratino. — La filo de mia frato estas mia nevo. — La filino de mia onklino estas mia kuzino. — La patro de mia patrino estas mia avo. — Marko lavas sin. — Mi lavas min. — Ĉu vi manĝis? Jes, mi manĝis. — Ĉu li estas instruisto? Mi ne scias. — Donu al mi panon! — Skribu al mi leteron! — Parolu al mi pri viaj problemoj! — Hieraŭ li vizitis min. — Li venos morgaŭ. — Mi venos baldaŭ. — Nur du amikoj venis. — Kelkaj amikoj venis. — Mi ankoraŭ ne konas ŝin. — Mi ankoraŭ ne manĝis. — Mi prezentas al vi mian fraton. — Li havas du fratojn. — Hieraŭ mi trinkis tri tasojn da kafo. — Mi fumis dek cigaredojn hieraŭ. — li ne devus fumi ĉi tie. — Tiu aŭtomobilo estis mia. Nun ĝi estas ilia. — Ĉu vi konas Markon? Li estas tiu kun la brunaj haroj. — Ĉu tiuj ĉi libroj estas viaj aŭ miaj? — Ili konstruis sian domon apud la mia. — Kie li laboras? — Kie vi estis hieraŭ? Mi estis en la parko. — Ankaŭ mi promenis en la parko. — Li kuris ĉirkaŭ la domo. — Morgaŭ mi iros al Romo. — Mi estas ĉi tie de la oka horo. — Kiu li estas? Li estas mia kuzo.— Kion ŝi havas en sia mansaketo? — Kiu vi estas? Kiu libro al vi plaĉas? — Kiuj estas viaj preferataj koloroj? — Kion vi faras? Kiun laboron vi deziras? — Kio vi estas? Mi estas instruisto. — Kion vi manĝas? Pomon. — Kiun renkontis Marko hieraŭ? Johanon — Kiun vi amas? Klaran. — Kiajn okulojn ŝi havas? Bluajn okulojn. — Kies estas tiu ĉi libro? Ĝi estas mia. — Kies estas tiu ĉi mansaketo? Ĝi estas ŝia. — Kies estas tiu ĉi libro? Ĝi estas ilia. — La knabino , kiu telefonis, estas mia fratino. — La kato, kiu estas sur la tegmento, estas nigra. — La glaso , kiu estas sur la tablo, estas plena. — La botelo, kiu estas sur la tablo, estas malplena. — La blanka kato, kiu estas sur la tegmento, estas la mia. — La libro, kiun mi aĉetis, estas interesa. — La libroj, kiujn mi aĉetis, estas interesaj. — Bantuko estas tuko, kiun oni uzas post bano.
 
 
La knabino, kiu estas dancanta, estas mia kuzino. — Tiu estas la knabino, kiu parolas la francan. — Tiu estas la knabo, kies fratino al mi plaĉas. — Ŝi havas okulojn, kiajn neniu alia (havas). — Marko venis kun sia amiko, sed ties helpo ne plu estis bezonata. — Ĉu estas iu en la kuirejo? — Ĉu vi konas iun, kiu scipovas ludi la pianon?— Ĉu estas iu en la ĝardeno? Ne, estas neniu.— Kion ili faros se neniu ilin helpos? — Ĉu estas io en la mansako? — Estas nenio por manĝi. — Kion vi mangas? Nenion. — Estas iom da pano sur la tablo. — Ĉu mi povas havi iom da pano? — Vi havas multe da pomoj. Ĉu vi povas doni iom da ili? — Kiom da komputiloj vi havas en via oficejo? — Kiom da vino vi trinkis? — Kiom da glasoj da vino vi trinkis? — Kiam vi alvenis? Ni alvenis hieraŭ. — Kiam mi estis infano , mi ĉiam ploris. — Mi loĝis en Usono kiam mi estis infano. — La vero ĉiam venkas. — Kion vi havis en via mansako kiam la ŝtelisto ĝin ŝtelis? — Ĉu vi estis dormanta kiam Marko vin telefonis? — Kiam mi manĝas tiam mi multe trinkas. — Ŝi estas tiom inteligenta kiom vi. — Mi ne legis tiom da libroj kiom vi. — Mi trinkis tiom da akvo kiom vi. — Marko estas pli alta ol Johano. — Ĉu la angla estas pli facila ol Esperanto? Ne! — Tiuj ŝuoj estas pli kostaj ol tiu mansako. — Viaj ludiloj al mi pli plaĉas ol la miaj. — Mi lavas min antaŭ ol iri al la lernejo. — Li estas la plej juna. — Pado estas la plej longa rivero en Italio. — Li estas tre inteligenta. — Ĉu la lernantoj estas atentaj? Mi ne scias, ĉu ili estas atentaj. — Mi ne scias, ĉu li iros al Milano. — Mi demandos lin, ĉu li iros al Milano. — Mi iris al kuracisto, ĉar mi ne sentis min bone. — Mi akompanis ŝin ĝis ŝia domo. — Al ŝi tre plaĉos iri al kinejo kun vi — Ni iros aŭ kinejon aŭ teatron. — Ni devas iri en lernejon. — Ni eniris en la aŭtomobilon. — De la kuirejo mi eliris el la domo kaj iris en la ĝardenon.— La ŝtelisto kuris ĝis la arbaro, iris en ĝin, kaj tie sin kaŝis. — Mi iris en Romon antaŭ ol en Napolon. — Mi iros teatron, se ne pluvos. — Necesas, ke vi iru supren. — Se pluvos mi prenos la ombrelon. — Se mi gajnus en la loterio mi donus al vi la duonon. — Se mi scius ŝian telefonnumeron mi telefonus al ŝi.— Mi venus, se mi povus. — Mi venintus, se mi povintus. — Mi pensas, ke en Decembro neĝos. — Mi pensas, ke morgaŭ pluvos. — Morgaŭ estos la naskiĝa datreveno de mia onklino. — Kiu tago estas hodiaŭ? Merkredo. — Kiun tagon ni havas hodiaŭ? Merkredon. — Kiu estas la dato hodiaŭ? La sepa de majo. — Kiun daton ni havas hodiaŭ? La sepan de majo. — La printempo komenciĝas la 21- an de marto. — Ŝi estis malsana lundon kaj mardon, do dum du tutaj tagoj. — En la mateno mi kuras. — La matenon mi kuras. — Vendrede mi ne manĝas viandon. — Ŝi revenos nur je la naŭa horo. — Mi venos nur dimanĉe, antaŭe mi ne povas. — Mi estis ĉi tie jam tri fojojn.