Esperanto/Testi didattici: differenze tra le versioni

Contenuto cancellato Contenuto aggiunto
Nessun oggetto della modifica
Riga 102:
La 18-an de septembro 1499 tuta Lisabono muĝis. En la haveno premiĝis netravideblaj popolamasoj, kiuj alvenis bonvenigi Vaskon da Gama, la malkovrinton de marvojo en Hindujon.
"Honorajn lokojn okupis reprezentantoj de Hispanujo, Italujo, Germanujo, Francujo kaj Nederlando. Tuj malantaŭ ili troviĝis aroj da riĉaj komercistoj, kiuj antaŭvidis profundajn ŝanĝojn en ekonomia vivo de la tuta Eŭropo, kaŭzitajn per ĉi tiu fama malkovro.
Reĝo de Portugalujo Manuelo la Granda venis kun ĉiu pompo de sia kortego. MalgarŭMalgraŭ tio, ke li klopodis [-'''i''': ''impegnarsi, darsi da fare''] aspekti trankvila kaj dignoplena, li ne povis subpremi signojn de forta emocio. Li ja ekspedis Vaskon da Gama al malproksima vojo ĉirkaŭ Afriko, kiun realigi provis Portugaloj jam tutajn jardekojn! Ne nur Vasko da Gama, sed ankaŭ li, Manuelo la Granda, estos enskribita en la historio kiel venkinto super la oceano!
</poem>
*''Tratto da: "Magalhaes" di František Omelka ("[[:eo:Vasko_da_Gama|Vasko da Gama]]"). Su Vikilibroj, la Wikibooks in esperanto.''