Esperanto/Correlativi/Esercizi

Esercizi della lezione sui correlativi.

Definizioni modifica

1 Abbina ogni parola con la sua definizione.

SaviKritiki AparteniPermesiBezoni
konsenti, ke iu faru ion.
esti en stato, ke io mankas.
liberigi iun el danĝero.
montri la mankojn de iuio.
esti ies posedo.

2 homo, kiu studas la ĉielajn fenomenojn.

Psikologo
Astronomo

3 la tuto de ĉio, kio ekzistas.

Universo
Uniformo

4 kresko, el kiu oni faras panon.

Peno
Greno

5 averti iun, ke li ne faru ion.

Aboni
Admoni

6 persono, kiu defendas alian en juĝejo.

Advokato
Kanditato

7 tiel, kiel oni faras ion.

Litero
Maniero

8 akvo, kiu falas de la ĉielo.

Pluvo
Plumo


Traduzioni modifica

  • 1. Prova a tradurre questo semplice dialogo:
  • Patro: Kio estas ĉi tio?
  • Filo: Tio estas pomo.
  • Patro: Kie estas la pomo?
  • Filo: Ĝi estas en via mano.
  • Patro: Kiu havas la pomon?
  • Filo: Vi havas ĝin.
  • Patro: Kies estas tiu ĉi pomo?
  • Filo: Ĝi estas via.
  • Patro: Kia pomo estas tio ĉi?
  • Filo: Ĝi estas granda kaj ruĝa.
  • Patro: Kiom estas unu pomo kaj du pomoj?
  • Filo: Unu pomo kaj du pomoj estas tri pomoj.
  • Patro: Tre bone.


  • 2. Servendoti del vocabolarietto traduci le seguenti frasi:
  • hundo = cane
  • ĉambro = stanza, camera
  • popolo = popolo
  • vorto = parola
  • loko = luogo
  • solvo = soluzione
  • idioto = idiota
  • opinio = opinione
  • saĝulo = (un) saggio
  • tempo = tempo
  • maniero = modo, maniera
  • pordo = porta
  • boji = abbaiare
  • skribi = scrivere
  • sendi = spedire
  • varii = variare
  • krei = creare
  • aparteni = appartenere
  • dormi = dormire
  • esprimi = esprimere
  • venki = vincere
  • scii = sapere
  • frapi = battere, bussare
  • atendi = attendere, aspettare

Persono, kiu ridas, estas ridanta persono. — Personoj, kiuj ridas, estas ridantaj personoj. — Persono, kiu parolas, estas parolanta persono. — Persono, kiu parolis, estas parolinta persono. — Persono, kiu parolos, estas parolonta persono. — Persono, kiu helpas, estas helpanto. — Persono, kiu parolas, estas parolanto. — Ĉu vi vidas la hundon, kiu bojas? — Ĉu vi vidas la bojantan hundon? — Ĉu vi vidas la katojn, kiuj miaŭas? — Ĉu vi vidas la miaŭantajn katojn? — Unu el la du katoj, kiel vi vidas, estas nigra. — La tempo, kiu pasis, estas la pasinta tempo. — Leganto estas tiu, kiu legas. — Legoĉambro estas ĉambro, kie oni legas. — Kiu estas la nomo de la kreinto de Esperanto? Lia nomo estas Zamenhof. — Al kiu popolo apartenas Esperanto? Ĝi apartenas al ĉiuj popoloj. — En esperanto ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita. — La adverbo estas nevariebla vorto esprimanta lokon, tempon aŭ manieron. — Sendinto estas tiu, kiu sendis. — Dormoĉambro estas ĉambro, kie oni dormas. — Ŝi havas katon. Kia estas ŝia kato? Ĝi estas blanka. — Venkanto estas tiu, kiu venkas. — Venkanto ĉiam trovas solvon por ĉiu problemo. — Malvenkanto ĉiam trovas problemon en la solvo. — kiu ne scias kaj scias ke li ne scias, tiu estas nescianto. — Kiu ne scias kaj pensas ke li scias, tiu estas idioto. — Kiu scias kaj scias ke li scias, tiu estas saĝulo. — La saĝulo scias, kion li diras. — La malsaĝulo diras, kion li scias. — Mi diros al li mian opinion pri tio. — Mi diros al li kion mi opinias pri tio. — Mi ne scias, kion pensi. — Mi faros tion, kion mi devas fari. — Kie kaj kiom ili estas kaj kion ili faros poste, tion mi ne scias. — Tiuj, kiuj ne plu deziras iri antaŭen, povas resti ĉi tie, dum iom da tempo. — Iru kien vi devas iri. — Estas tri monatoj de kiam li estas ĉi tie. — Mia aŭtomobilo bezonas 1 litron da benzino por iri 15 kilometrojn. — Li frapis je la pordo. Neniu respondis. Li atendis iom da tempo kaj poste li refrapis kaj tiam iu respondis: «Kiu estas tie?».


  • 3. Traduci in italiano le seguenti domande:
  1. Kio okazis?
  2. Kion li diris?
  3. Kiu estas via nomo?
  4. Kiu estas tiu virino?
  5. Kie estas miaj valizoj?
  6. Kien ili iris?
  7. Kiel vi fartas?
  8. Kiam vi povas veni?
  9. Kial Marko ne venos?
  10. Kiom vi estas?
  11. Kiom ĝi kostas?
  12. Kies estas tiu ĉi hundo?

Domande a risposta aperta modifica

  • Rispondi alle domande dell'esercizio precedente in esperanto (le domande sono generiche, usa la fantasia).